http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=124004

Psikaj problemoj

19.01.2010
  • Eĉ kelkaj milionoj da poloj povas sperti problemojn pri psikaj krizoj – tiun pritakson prezentis profesoro Jerzy Mellibruda, direktoro de Sanpsikologia Instituto de la Pola Psikologia Asocio. Kiel li informis, lastatempe signife kreskis nombro de deprimoj diagnozitaj en Pollando. Tio liaopinie ligiĝas kun ĉiam pli firma socia premo al sukcesoj kaj senĉesaj aspiroj. Tial homoj suferas ne nur pro tio kion ili efektive perdis, sed ankaŭ pro tio, kion ili ne havas. Ĝenerale laŭ psikologoj deprimon travivas ĉirkaŭ 15 procentoj de la homoj, multaj strebas mem supervenki kaŭzitajn de ĝi problemojn per alkoholaĵoj aŭ diversaj piloloj.