17
procentoj de poloj vivas rande de mizero, la sama estas la meza unia indico. Tiujn
donitaĵojn prezentis marde la unia statistika oficejo Eurostat. Konforme al ĝi plej serioze minacitaj per mizero en Pollando estas
personoj ĝis la 17-a vivojaro. Oni esploris ankaŭ la tn. financan nesufiĉon,
kiu montris ekzemple ke kvinono de la poloj ne disponas pri monrimedoj
permesantaj ĝuste hejti la loĝejon. Tiuj donitaĵoj ne estas optimismaj, sed malpli
avantaĝa situacio ol en Pollando ekzistas ia. en Bulgario, Rumanio kaj en
Portugalio.