http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=124086
Vintra paŭzo en lernejoj
20.01.2010
En
kelkaj vojevodioj de Pollando komenciĝis vintra paŭzo en lernejoj.
La lokaj aŭtoritatoj preparis atrakciajn okupojn por tiuj, kiuj ne
forveturis ripozi. En Kielce-regiono [la centra Pollando] infanoj kaj
gejunuloj povas senpage viziti 15 naĝejojn por perfektigi siajn naĝ-kapablojn.
Kiel notas naĝ-trejnisto Robert Kurdka, du semajnoj de la vintra paŭzo
estas tempo sufiĉa por ekregi meznivele tiun ĉi kapablon, se oni nur
engaĝiĝas en lernadon.