http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=124087
Palaco de Fabeloj
20.01.2010
Merkrede
Varsovion vizitis ĉefrolulo de klasika pola bildstrio, Kapreto Dupeto,
kaj invitis al vizito en sia loĝloko Pacanów, oficiala Eŭropa Centro
de Fabeloj, kie jam baldaŭ estos lanĉita Fabelpalaco. Laŭ la direktorino
de la Centro, Magdalena Janiak-Jaskólska oni prefere ne nomu la Palacon
tradicia muzeo. Ĝi estas multmedia loko invitanta infanojn al ludoj
kaj amuziĝo. Aperas kaj malaperas tie gnomoj kaj feoj, eblas ankaŭ
vagi tra subteraj koridoroj. La oficiala lanĉo de la Fabelpalaco okazos
la 24-an de februaro.