http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=124088

Jerzy Buzek premiita

20.01.2010
La pola semajnrevuo „Wprost” atribuis titolon „Homo de la Jaro 2009” al Jerzy Buzek, prezidanto de la Eŭropa Parlamento. Laŭ la ĉefredaktoro de la periodaĵo, Stanisław Janecki, li multe diferencas disde tipaj polaj politikistoj aktivantaj en Pollando post la jaro 1989-a. Liaopinie Jerzy Buzek estas politikisto efika, rapida kaj justa, konsideranta estontecon de gvidata politiko. Jerzy Buzek estas eŭrodeputito ekde la 2004-a jaro, pli frue en la jaroj 1997-2001 li estis la pola ĉefministro, la unusola ĝis nun, kiu sukcesis gvidi la kabineton dum la tuta 4-jara oficperiodo de la pola parlamento.