http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=124089

Pola-estona kunlaboro

20.01.2010
En Pollando kun dutaga vizito estadas ministro por la eksterlandaj aferoj de Estonio, Urmas Paet. Dum lia renkontiĝo kun la pola estro de la diplomataro Radosław Sikorski okazas subskribo de la interkonsento pri viz-afera reprezentado inter ambaŭ landoj. Konforme al la dokumento Pollando reprezentos Estonion ĉi-rilate en Norda Koreio, Mongolio, Kolombio kaj Etiopio kaj la estona flanko reprezentos Pollandon en regionoj apartenantaj al Rusa Federacio. Tiu paŝo, kiel notis la pola ministro Radosław Sikorski, rezultigos signifajn ŝparaĵojn. Kiel li memorigis antaŭnelonge, Pollando jam subskribis similan interkompreniĝon kun Svedio.