http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=124146
Biblioteko: loko por legi, loko por aktivi
21.01.2010
La
kampanjo „Biblioteko: loko por legi, loko por aktivi” en la
Biblioteko de la Varsovia Universitato inaŭguras ĵaŭde realigadon
de projekto celanta modernigi funkciadon de polaj libropruntejoj en
malgrandaj urboj. Oni volas, ke ili fariĝu plie kulturcentroj kaj lokoj
vigligantaj la civitanecan aktivadon. Kiel akcentas Jacek Wojnarowski
el la Fondaĵo “Evoluigo de la Informa Socio” vilaĝanoj kaj loĝantoj
de malgrandaj urboj multfoje akcentis dum diversaj esploroj, ke de bibliotekoj
oni atendas ion alian ol sole pruntadon de libroj. Biblioteko povas
fariĝi perfekta loko de renkontiĝoj por lokaj komunumoj.