http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=124240

Folle Journée de Nantes

22.01.2010
  • Ankaŭ la nunjara fama festivalo Folle Journée de Nantes, kreita kaj arte direktata de René Martin, estos dediĉita al Frederiko Chopin kaj ties amikoj. La festivalo, lanĉita en la 1995-a jaro kaj strebanta ŝanĝi perceptadon de la klasikmuzikaj koncertoj, komenciĝos la 27-an de januaro. Kiel deklaras René Martin, per la aranĝo li celas personojn scivolajn pri muziko, kiuj neniam ĝis nun vizitis filharmonion kaj ne fieras pri muzika eduko, sed samtempe estas senteblaj je ĉarmo de la klasika muziko. La festivalo havas eksterordinaran formon, koncertoj okazas de mateno ĝis noktomezo samtempe en kelkaj lokoj. Ĉiu muzikevento daŭras maksimume 50 minutojn, post kio muzikŝatantoj moviĝas al laŭvica loko, ĝuante samtempe senperan kontakton kun muzikistoj. Koncertoj kadre de Folle Journée de Nantes okazos ĉi-jare en Bilbao, Tokio, Kanazaŭa kaj Rio de Janeiro.