http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=124241

"Chopin" de Giacomo Orefice

22.01.2010
  • Usona lirika tenorulo kaj samtempe pianisto Steven Harrison ĉefrolos en la opero de la itala artisto Giacomo Orefice titolita “Chopin". Ĝian premieron finpreparas la Operejo el Vroclavo [la sud-okcidenta Pollando]. Kiel memorigis ĝia direkoro, Ewa Michnik, Giacomo Orefice vivinta inter la jaroj 1865-1922 en sia opero utiligis pli ol 100 fragmentojn el pianverkoj de Chopin. Liginte ilin, li rakontas 4 historiojn, kiuj ilustras la vivon de la plej fama pola komponisto kaj karakterizas lian personecon. La opero de Giacomo Orefice nun estas preskaŭ forgestita, dume antaŭ 100 jaroj ĝi estis verko ofte enscenigata tra la tuta mondo. La praplenumo de la verko okazis en la 1901-a jaro en Milano, en Varsovio muzikŝatantoj povis ĝin ĝui tri jarojn pli poste.