Pola
prezentiĝo kadre de la muzikfoiro MIDEM 2010 disvolviĝonta en Cannes inter la
24-a kaj 27-a de januaro estas parto de la solenaĵoj de Chopin-Jaro. La nacia
stando portos titolon “Pollando. Pli ol Chopin". Krom konferenco
informanta pri la programo de aranĝoj omaĝantaj la 200-an naskiĝdatrevenon de
la genia pola komponisto tra la mondo okazos tie ankaŭ la unuafoja enmanigo de
premioj pro la plej bonaj surbendigoj de Chopin-verkoj.