Pli ol 10
mil eŭrojn kolektis organizantoj de la
Pola Balo en Bruselo. Parto de ili estos
trandonita al la Fondaĵo
de la Sankta Fratulo
Alberto en Lublino [la orienta Pollando], kiu okupiĝas pri handikapitaj
infanoj. Monrimedoj trafos ankaŭ al centroj zorgantaj pri infanoj en la nederlanda
Flandrio kaj franclingva Valonio. La Pola
Balo organizata de la polaj ambasado kaj turisma organizo
krom karitata celo promocias ankaŭ polajn urbojn. Nunjare ĝia heroo estis Toruno.
La 11-an la Polan Balon
partoprenis pli ol 300 invititaj gastoj, reprezentantoj de la belga kaj pola
aristokrataro kaj ankaŭ merkatistoj kaj diplomatoj.