http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=124375

LOT moderniĝas

25.01.2010
  • La pola Flugkompanio LOT estos unu el la uniaj pasaĝeraj flugkompanioj utiligantaj la plej novan modelon de la aviadiloj Boeing. La unuaj 5 flugmaŝinoj Boeing 787 "Dreamliner" atingos Pollandon en la 2012-a jaro. Laŭvicaj 3 estos liveritaj en la sekvaj jaroj. La ĵus subskribita interkonsento inter LOT kaj Boeing ĉirkaŭprenas ne sole la liveron de la plej modernaj aviadiloj, sed ankaŭ helpon al la pola aviadkompanio rilate la modernigon de ĝia ĝisnuna floto, inkluzivanta la aviadilojn Boeing-767. Boeing kunkonstruos kun la pola flanko novan hangaron kaj instrukcios la polan aviadpersonalon.