http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=124378

Malgrandaj herooj

25.01.2010
  • Lech Kaczyński renkontiĝis lunde kun malgrandaj herooj, t.e. infanoj, kiuj pasintjare savis la vivon de siaj proksimuloj aŭ homoj fremdaj. Sume al la Prezidenta Palaco estas invititaj 12 personoj. Unu el ili estas la 10-jara Karol Ambroziak, kiu pasintjare ekvidinte fumon, telefonvokis fajrobrigadistojn ripetante “forbrulas mia domo”. Post la pero de tiu informo ne atendante la alvenon de la fajrobrigadistoj li sukcesis helpi al sia avinjo forlasi la domon kaj mem klopodis estingi la fajron.