Dum la pasantaj nunsemajne solenaĵoj de la
65-a datreveno de la liberigo de la koncentrejo Auschwitz–Birkenau Rusujon
reprezentos ĝia ministro por la scienco kaj edukado Andriej Frusenko. La
invitita prezidento Dimitrij Miedwiediew ne povas alveni. En letero adresita al
la kancelario de Lech Kaczyński li esprimis la esperon, ke la datreveno unuigas
la polan kaj rusan naciojn kaj ebligas komune alrigardi la pacan estontecon. La
solenaĵoj ligitaj kun la liberigo de Auschwitz okazis semajnfine en Francio. En
la koncentrejo liberigita de la Ruĝa Armeo la 27-an de januaro de la 1945-a jaro
pereis pli ol unu miliono 100
mil personoj. Ĝiaj plej multnombraj viktimoj estis judoj
kaj poloj.