Denove post kelka tempo ni
revenas al la komuna enrigarda foliumado de la venintaj E-periodaĵoj,
eĉ tiuj, kiuj stokiĝis jam antaŭ kelkaj
semajnoj. Januaro plene pravigas retrorigardojn kaj per la retrorigardo al la
retrorigarda, ĉar dediĉita al E-o en Pollando “le monde de l’ ESPERANTO” ni
komencas nian rendevuon kun la E-gazetoj. Verdire mi eĉ deziris intervjui pri tiu numero la
redaktorinon, Claude
Nourmont, sed la densa programo de la omaĝa solenaĵo al prof. Humphrey Tonkin
en la CO de UEA en Roterdamo komence de januaro, sekve la estrara kunsido lasis
neniun momenton libera. Ĉi-foje la numeron, kiu venis kun la dato de la 15-a de
decembro 2009 malfermas la vortoj de la nova prezidanto de UFE, Aleks Kadar.
Sed tiuj vortoj ne estas retrorigardaj, kontraŭe alrigardaj reliefigante, ke
“Prioritatoj por 2009-2010 estas la plifortigo de la ligoj kun niaj membroj, la
kunlaboro kun la aliaj
E-asocioj kaj la subteno al apogindaj iniciatoj”. La paĝoj
dediĉitaj al la aktualaĵoj de Esperanto-France enhavas i.a. la vortojn de la
prezidinto, Xavier Dewidehem klariganta la rezignon pri la prezidanteco, sed ja
konfirmanta sian pluan laborengaĝiĝon pri la regionaj federacioj kaj
interasociaj rilatoj. La ĉeftemo de la 572-a numero de “le monde de l’ ESPERANTO”
“Esperanto en Pollando” evidente ligiĝas kun la pasintjara UK en Bjalistoko.
Claude Nourmont
per nur dek kelkaj frazoj sukcesis mencii ne nur la ĉirkaŭkongresajn aranĝojn,
sed ankaŭ aludi al la plej gravaj E-centroj en Pollando, ne forgesante mencii pri la polaj amaskomunikaj E-centroj kun nia
50-jariĝinta E-Redakcio ĉefloke. Tuj apude el sub ŝia plumo venas detala
raporto pri la kongresa kleriga lundo – dum du el la partoprenintoj dividas
siajn kongresimpresojn. Se Cyrille Hurstel priskribas Bjalistokon pere de siaj
ne sole prikongresaj spertoj Salomé Hug, la unuafoja kongresanino dividis sian
freŝrigardan impreson pri unu el la plej malnovaj manifestiĝoj de nia komuna
E-kulturo, kiun konsistigas UK-oj. Evidentiĝas, ke la inaŭgura programo ne
estas tiom eksmoda kiel
ŝajnas al veteranoj, se ĝian allogecon konfirmis la 18-jarulino. Eble
iom surprizas ŝia rezerva rilato al la ekskursa tago, sed kultura programo
inkluzive de spektakloj, kiujn ŝi taksis altkvalitaj kongruas kun la opinio de
plimulto de la bjalistokaj kongresanoj. Estas plaĉe legi, ke tiu nova membro de
la E-komunumo eklerninta la lingvon interrete kaj daŭriginta en la loka klubo de Metz ankaŭ estonte ŝatus reviziti UK-ojn por
rerenkontiĝi kun geamikoj, sed al novaj esperantistoj ŝi rekomendas
kunpartoprenon kun la jam kongresspertaj geamikoj. Siajn unuajn kongresanojn
havis ankaŭ IJK kaj inter ili estis Emmanuel Basquet, kiu senhezite konkludas
sian sperton: “En IJK mi do trovis ĉion, kio mankis al mi en la vera mondo:
proksimulojn, agnoskon, konekton kun mi mem, dezirindecon, intimajn spertojn,
nuligon de multaj timoj. Mian tutan vivon mi pensos pri IJK kiel loko, kie mi fariĝis plenkreska kaj
multe pli ekvilibra homo”. Emmanuel Bosquet estas la prezidanto de JEFO, kiu
nunjare - pro foresto en la kuba IJK – rekomendas aŭgustan
rendevuan FESTO-n en Francio. Pri kio temas? Tion aliflanke klarigas
Anne-Emilie Ravach baze de la spertoj 2009, inter multaj trajtoj elstarigante
la amikajn ligojn. Se FESTO celas ĉefe junulojn la pasintjara E-renkontiĝo
en Pluezek eĥas en la franca periodaĵo per
entuziasma recenzo, same kiel
la muzika aranĝo en Kvinpetalo. Sed du francaj kulturaj E-centroj – i.a. tiu en
Grezijono - kiel
ni legas samloke - frontas gravajn obstaklojn pro malkresko de la staĝopartoprenantoj. Sed evidente esperantistoj
ŝatas vojaĝi kaj ĉi-numere ni trovas interesan vojaĝraporton el Aŭstralio. Al la bjalistoka UK
– ekster la ĉeftemo – referencas la franca
teksto de la kongresa rezolucio kaj la fotoinformo pri la Premio Deguchi,
pasintjare atribuita al Vinilkosmo. Pri ĝi povas fieri ne sole francaj amantoj
de nia muzika kulturo, kvnakam ĉefe la francajn, tuŝis la forpaso de la legendeca voĉo de i.a. parizaj E-elsendoj –
Michel Audibert. Fine ni notu la plenan franclingvan paĝon dediĉitan al la
postkongresa laboro kaj nova universitata kurso de E-o en la alzaca
universitato, gvidata de Edmond Ludwig.
Simile dulingva kiel la periodaĵo de la francaj esperantistoj
estas la germana “Esperanto aktuell”. Antaŭ mi troviĝas ĝia kvara numero
veninta jam antaŭ kelka tempo, sed kelkaj el informoj estas plene aktualaj. Nome kiel
ni informiĝas Norbert Gütter el la E-klubo de Munkeno kreis lige kun la februara Vintra
Olimpiko en la kanada Vankuvero rilatan fakvortliston
germanan-esperantan. Alia aktualaĵo de
sur la esperantlingvaj paĝoj rilatas al la Fondaĵo de Familio Fischer, kiu unuflanke subtenas finance la oficejon de
GEA, aliflanke ebligas al subtenindaj
familioj partoprenon en la E-aranĝoj de la asocio. Ĉi-lasta subteno povas celi
eĉ ekstergermanajn E-familiojn kondiĉe, ke tiuj ricevas rekomendon de sia nacia
E-organizo. Ankaŭ ĉi-foje en “Esperanto-aktuell” ni trovas la informojn
rilatajn al E-o en politiko. Esperantlingva raporto rilatas al la lastoktobra EDE-federacia
fakkunveno en Strtasburgo, dum kiu estis
i.a. planita petskribo por demokratiigi eŭropajn balotojn. La germanlingva raporto
rilatas al la agado de ĝia
germana infano “Unu Mondo” kaj unu el ĝiaj estraranoj Moliere
Ngangu esperantlingve donas sinprezentan informon.
Se temas pri la organizaj aferoj
ni notu krome la sinprezenton de la nova BELO-prezidanto
Bernd Krause, kiu inter siaj celoj mencias plibonigon de la
kontaktoj inter la esperantistoj
de Bavario, sekve hejmigon aŭ rekte rehejmigon de E-o en la
lernejoj de tiu ĉi federacia lando.
La 4-a “Esperanto aktuell”
kelkajn paĝojn disponigas al E-aktivadoj en Aŭstrio. Tiel do i.a. lige kun la nunjara LIBE-kongreso
en Vieno aperas ampleksa kaj ne sole organiza artikolo pri “Blinduloj en
Esperantio”. Ĝia aŭtoro, Uwe Stecher krome interparolas kun la gastinta en
Vieno Peter Weide el Danlando, kiu klarigas siajn ideojn pri la varbĉemizoj kaj
E-insignoj por la sentruda disvastigado de E-o. Tre kortuŝe pri sia partopreno
en FEI-kongreso en Monte Cassino raportas
Martin Stuppnig.
Cetere la aŭgusta itala kongreso en
Monte Cassino amplekse speguliĝas ankaŭ en la
lasta numero de “L’ esperanto”, la organo de Itala E-Federacio.
La somerajn grandparte
rememorojn enhavas la oktobra “Tempo”, la gazeto de Kroata E-Ligo atinginta min
nur meze de decemnbro. Kiel
ĉiam temas pri la informriĉa numero, en
kiu oktobre aparte elstaras la anglalingva “Konciza Enciklopedio pri la
originala literaturo de Esperanto 1887-2007”. Aperas tiurilata artikolo de ĝia
prilaborinto Geoffrey Sutton, la recenzo veninta el sub la plumo de Ivo Borovečki, kaj artikolo pri kroataj esperantistoj
trovintaj sian lokon en ĉi tiu verko. Tre interesa kontribuo historia aperas en
la kroata “Tempo” “Pri la fondo de la “Internacia E-Muzeo” de la Aŭstria Nacia Muzeo”.
Ĝia aŭtoro, Bernhard Tuider aldone informas pri la nuna stato de la Kolekto por
Planlingvoj kaj la
E-Muzeo. La oktobra “Tempo” adiaŭas kaj omaĝas. Unu el la
plej signifaj perdoj por la kroataj esperantistoj estis la morto de Roger
Imbert, kiun per ampleksa rememora omaĝfelietono, en kiu ne mankas varmaj
personaj tonoj, adiaŭas Zlatko Tišljar. Kiel li skribas konklude, la forpasinto
“turnis la E-movadon en Kroatio al uzo de Esperanto en praktiko kaj konkretaj
konsekvencoj estis la ekesto de Pupteatra Internacia Festivalo, la plej malnova
teatra festivalo de Zagrebo, ekzistanta ankoraŭ nun. Pro ĝi ekestis Internacia
Kultura Servo. Baze de ĝi kreskis tre diversaj formoj uzi Esperanton por peri
kulturojn, ĉefe la kroatan, kio ebligis ekonomian travivon de profesia agado en
Kroatio ĝis nun. Per siaj superaj kursoj li transdonis superajn sciojn al
generacio de sesdekaj jaroj, en kiu kreskis pluraj gravaj nomoj por E-movado
entute ĉu kiel organizantoj, ĉu kiel kulturagantoj kaj aŭtoroj” – fino de la
citaĵo.
Por la fino de nia
nunsemajna trarigardo mi elektas la 2-an pasintjaran numeron de “La Tradukisto”
el Islando, kiu numero aperis en novembro. Ĝi enhavas du tradukaĵojn de Baldur
Ragnarsson el la klasika islanda prozo kaj poezio. Temas pri la unua kvivnono
de unu el la plej famaj prozaj verkoj “Sagao de Volsungoj” kaj poemo “Ĉagreno
de Gudrun” el “Edda”-poemoj. Kiel
atentigas enkonduke Kristján Eiríksson “la heroa medio de tiu ĉi numero de “La
Tradukisto” fakte estas la medio de la pagana mezepoka Eŭropo rekreita en
malnovaj islandaj poemoj kaj sagaoj”.