http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=124450

Unia prezidento en Varsovio

26.01.2010
  • En Pollando gastas marde la prezidanto de la Eŭropa Konsilantaro,  Herman Van Rompuy. Temas pri lia unua vizito en nia lando post la novembra unia pintrenkonto,  dum kiu li estis elektita kiel la prezidanto de la Eŭropa Komunumo. La ĉefaj temoj de la interparoloj kun la polaj prezidento kaj ĉefministro koncernas la februaran pintrenkonton,  dum kiu estos pritraktita la unia ekonomia strategio por supervenki la ekonomian stagnon i.a. kreskigante dungitecon. Tio laŭ la pola ministro por la eŭropaj aferoj Mikołaj Dowgielewicz ne estos ebla en multaj landoj sen aldona unia helpo.