La pola prezidento Lech Kaczyński partoprenas ekde
ĵaŭdo la daŭrantan en la svisa Davos jubilean, 40-an Mondan Ekonomian Forumon.
La estadinta jam dum ĝi prezidanto de la Pola Nacia Banko Sławomir Skrzypek substrekis
grandan atenton, kiun la partoprenantoj de la podiaj diskutoj donas al eventuala
apero de la dua ekonomia krizo. Tiun ĉi maltrankvilon kaŭzas agadoj de multaj landoj,
kiuj ŝajne ne tiris konkludojn el la ĝisnuna situacio kaj ripetas erarojn
kaŭzintajn la krizon i.a. se temas pri banka politiko.