http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=124721

Poŝa operejo

29.01.2010
     La premiera spektaklo de "La serva padrona" de Giovanni Pergolesi inaŭguris en la poznana Teatro la Granda  ciklon difinitan >poŝa operejo<. Ĝi disvolviĝas en la urbaj kortegoj, parkoj kaj muzeoj. Kadre de la projekto estas prezentataj malgrandaj muzikaj formoj, unuaktaj spektakloj, verkoj ne finitaj, komponaĵoj salonegaj aŭ malofte plenumataj. La verko de Giovanni Pergolesi el la  1733-a jaro estas la tn. intermezzo de spektakleto,  enscenigata dum paŭzoj inter aktoj de alia opero. Ĝia poznana escenigo estis prilaborita lige kun la 300-a naskiĝdatreveno de la itala komponisto.