http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=124722

Günter Grass - desegnaĵoj

29.01.2010
 Ankaŭ  en Gdansko, eblas rigardi la ekspozicion „Günter Grass - desegnaĵoj". Tiujn laboraĵoj la Nobel-premiita literaturisto transdonis al Gdansko pasintoktobre.  Ili devenas el la jaroj 1958 – 2002 kaj klare pridokumentas la evoluon de lia stilo. La lanĉon de la ekspozicio antaŭis preparo de speciala enketo,  baze de kiu evidentiĝis, ke plejparto de Gdansk-loĝantoj konas Günter Grass - naskiĝintan en ilia urbo  - sole kiel literaturiston. Malmulas personoj sciantaj, ke Grass ankaŭ skulptas kaj desegnas.