http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=124723

Jubileo de abstrakto

29.01.2010
    En la jaro 2010 pasas la 100-a datreveno grava en la historio de la moderna arto. Ĝi ligiĝas kun la lanĉo de unu el la plej revoluciaj kaj disputvekaj art-direktoj – abstrakto. En la 1910-a jaro Wassily Kandinsky, kreis la unuan ĉi-specan verkon,  konscie respegulante nenion el la ĉirkaŭanta lin realo,  kreante verkon baze de puraj plastaj valoroj, kiel koloro, formo kaj komponaĵo. La distanciĝo for de la realo malfermis antaŭ artistoj ne ekzistantaj antaŭe perspektivojn kaj ebligis nelimigitan evoluon de la imagipovo. Lige kun tiu datreveno la Nacia Muzeo en Gdanko pretigis specialan ekspozicion “En la 100-jariĝo de abstrakto”. Ĝi celas bildigi ĉiujn vojojn,  laŭ kiuj evoluis abstrakto,  kun aparta konsidero de ĝiaj postmilitaj sortoj same en Pollando kiel ankaŭ en la mondo, kiam la tn. senobjekta arto ĝuis la plej grandajn sukcesojn. En la ekspozicio eblas admiri i.a. iujn verkojn de Wassily Kandinsky mem. La ekspozicion krom kutima katalogo akompanas ankaŭ porinfana libreto.