http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=124885

Trarigardo de la E-Gazetaro

02.02.2010
Malgraŭ  tio, ke daŭre multas menciindaj E-periodaĵoj jam de kelka tempo venintaj al la redakcio, nian februaran renkonton ni komencu per la revuo “Esperanto”. La temo, kiu en nia programo riĉe speguliĝis en la dua duono de januaro, nome la solena lanĉo de la festibro por Humphrey Tonkin okupas multajn paĝojn en la februara numero de UEA- organo. En letero de prof. Humphrey Tonkin eĥas la enhavo de liaj dankvortoj, prezentitaj en Roterdamo la 9-an de januaro, kiujn ni elsendis lastĵaŭde. La leganto havas la okazon konatiĝi ankaŭ kun la tekstoj de la prezentitaj paroladetoj de la redaktoroj de la Festlibro, Ulrich Lins kaj Detlev Blanke. La libro - kiel atentigas Ulrich Lins - dokumentas dankemon al Humphrey Tonkin, sed samtempe ĝiaj kontribuoj klopodas respeguli kaj sekvi lian modelon de serioza antaŭenpuŝa movada agado. Kaj pravas Detlev Blanke en siaj vortoj – “oni daŭre ĉerpu inspirojn kaj instigojn el la agado de Humphrey Tonkin kaj el la festilibro, dediĉita al li”. Krom  la rutinaj informoj pri la jarfinaj aranĝoj kaj raportetoj pri kelkaj 15-decembraj eventoj tra la mondo en “Esperanto” eĥas tiaj enmovadaj eventoj, kiel la oktobra Muzika Internacia Renkontiĝo Eŭropa por Gejunuloj Esperatistaj en Baugé, la oktobra solenaĵo de la 100-jariĝo de Esperanto en Bolonjo, la novembra 4-a Azia Vegetarana Kongreso.  Alrigarde al la maja kongreso de rusaj esperantistoj en Sant Peterburgo, Mikaleo Bronstejn artikolas pri la temo “Cent Jaroj de la unua rusia kongreso en 1910”.

     La lasta pasintjara “Informilo por interlingvistoj” redaktata de Detlev Blanke unualoke evidente en la rubriko gratuloj atentigas pri la jam menciita festilibro por Humphrey Tonkin “La arto labori kune” reliefigante, ke “la jublileulo povas retrorigardi al granda kaj multflanka vivoverko kiel literatursciencisto, lingvopolitikisto, edukisto, sciencorganizanto, universitata profesoro kaj rektoro, sed ne laste ankaŭ kiel interlingvisto, esperantologo kaj esperanto-movada organizanto. Li tamen ne nur povas retrorigardi al impona verko, Humphrey Tonkin estas daŭre mirinde aktiva”. Pri la mirinda aktiveco de Humphrey Tonkin la leganto povas aldone konvinkiĝi i.a. per la sama numero de “IPR”, en kiu troviĝas eltiraĵo el la volumoj de Internacia Bibliografio el Libroj kaj Artikoloj pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturo pri la prizamenhofaj tekstoj en la periodo 2000-2008, aŭ legante notojn pri la evoluo de la revuo “La Monda Lingvo-Problemo” al la anglalingva “Lingvoproblemoj kaj  lingvoplanado”. Tio estas informoj aparte menciindaj lige kun la jubileo de Humphrey Tonkin, ĉar “Informilo por interlingvistoj” evidente dense informas pri diversaj notindaj eventoj. Temas kaj pri la universitata agado, interlingvistikaj aranĝoj, bibliografioj kaj bibliotekoj, leksikografio en la reto, revuoj. La leganto ricevas krome la informojn pri KOD kaj la romaa gramtiko de Nikola Rašić. Pri Conlang kaj Conlang-konferenco. Pri novaj libroj rilate al planlingvoj en germanaj lingvistikaj libroj, novaj interlingvistikaj libroj kaj japana enkonduka verko pri interlingvistiko. Sendube “IPR” ne estas periodaĵo por la klubaj diskutoj, ĝi tamen ludas esencan rolon por ĉiuj interlingvistike orientitaj E-parolantoj.

     La menciita “Elekta biografio pri Zamenhof” aperis lige kun la pasintjara 150-a naskiĝdatrevena jubileo de la kreinto de la lingvo, lige kun kiu signife plivigliĝis la prizamenhofaj studoj kaj prelegoj, kaj la menciita biografio servos ankaŭ al pliaj esploroj.

     Dume en la E-gazetaro daŭre eĥas  kaj la eventoj de la Zamenhofa Jaro kaj la bjalistoka UK. Pasintsemajne multan atenton ni donis al tiutema numero de “Le monde de l’ESPERANTO”, ĉi-semajne mi konfirmu la specialan prikongresan kaj prieventan numeron de “Gazeto Esperanto” de la franca E-klubo en Le Mans. Ĉarme estas legi la rememoran epizodon de Jean Labbare, rerigardi fotokalejdoskopon kun konformaj komentoj pri la kongresa semajno. Tiuj rememoroj komence de la revuo kortiklas, sed ne elĉerpas la enhavon de tiu ĉi tradicie eldonata spegule en la franca kaj en E-o periodaĵo. La numero rilatanta al la periodo oktobro, novembro, decembro enhavas ankaŭ argmentojn de Jean Marin por E-o, utilajn en la eksteraj rilatoj, kiujn kvazaŭ kompletigas informoj pri broŝuroj de André Cherpillod, i.a. tiu, kiu kun la sama efiko donas argumentojn pri la lingvo en kontaktoj kun eksteruloj portante la titolon “Esperanto de A ĝis Z”.      Krom tradiciaj paĝoj dediĉitaj al la historio de la E-ista Grupo de la Sarthe kelkan lokon okupas informoj el Afriko, inkluzive tiun alrigarde al la historio de Instituto Zamenhof en Togolando.    Gravan socian emfazon havas informoj pri la abolicio de mortopuno en Togolando, pri alvoko al malplipompa vivstilo de hindaj politikistoj kaj pensiga letero al la virinoj, kiuj memvole surhavas burkaon en tiaj landoj, kiel Francio.

     En nia trarigardo venu nun tempo por periodaĵoj el Azio. La januara “La Revuo Orienta”, alportas plurajn kontribuojn al la ĉeftemo, kiu tiunumere estas “Esperanto en la tempo por ŝanĝi”. Kelkaj kontribuntoj komencante de la prezidanto de JEI, SIBAYAMA Zyun’iti ŝpinas siajn ideojn pri farendaĵoj en la nuna tempo por disvastigi, evoluigi kaj progresigi E-movadon. JEI-prezidanto eksplikas sian komprenon de la termino >lingvejo<, kiun necesas levi kaj larĝigi por >helpi plibonigi la mondon, celante egalecon en la internacia lingvopolitiko<.  IMAIZUMI Hisonari opinias, ke ordinaraj agadoj diligentaj, paciencaj kaj pozitivaj ŝanĝas E-movadon kaj E-movado estu ne nur sub gvidado de specialaj “movadistoj”. Teruhiro Sasaki elmontras la terapian rolon de Esperanto   por studentoj, kiuj   suferas pro la anglalingva instruado,  sed aparte atentinda estas lia rimarko pri tio, ke >Esperanto rektigas senton de lingvoj. Ĝi estas utila ne nur por lerni aliajn fremdajn linvojn, sed ankaŭ gepatran lingvon<.  Kiel altlerneja instruanto de Esperanto li estarigas la nesecon, ke ĉiuj japanaj esperantistoj trejnu sin pri la E-instruado”. Hori Yasuo alvokas i.a. “batali kontraŭ aĉa socia sistemo, kiu malhelpas nin vivi kiel plenaj homoj”, MIYAZAKI Hideko atentigas pri aktiva agado por disvastigo de E-o, ĉar   >ĝi estas la movado por la homaro kaj celas liberecon kaj egalecon por ĉiuj homoj<.  Multas ideoj, el inter kiuj mi plukis nur kelkajn. Espereble en la venontaj numeroj de JEI-organo eblos legi ankaŭ la reagojn de la legantoj. La movadaj paĝoj en la januara “La Revuo Orienta” estas dediĉitaj al la pasintjaraj E-kongresoj, kiuj krom la tegmenta okazis ankaŭ en 7 divcersaj regionaj. La 96-a JEI-kongreso okazinta pri la temo “Esperanto, tergloba lingvo de la 21-a jarcento – 150-a datreveno de Zamenhof” estas detale raportita en la decembra numero de JEI-revuo, rilate kelkajn prelegojn kaj unuopajn programerojn kaj eĉ la postkongresan aranĝon en Yatugatake. La decembra “La Revuo Orienta” enhavas jam antaŭanoncon pri la kongreso, kiu la unuan fojon okazos organizite kun koreaj esperantistoj. Pri la ideoj kondukantaj al tiu komuna kongreso en 2011 skribas la vicprezidanto de Korea E-Asocio, HO Song.

     La sama teksto troviĝas dulingve en la decembra numero de “La Lanterno Azia”, la organo de Korea E-Asocio. Samnumere la prezidanto de KEJ, SONG Ho-young per la tria fojo rerigardas al sia lastsomera kongresumado, i.a. en Bjalistoko. Bedaŭrinde la revena trajna epizodo el Bjalistoko al Berlino evidentiĝis hontinde  malreklama por la polaj kunpasaĝeroj. Espereble aliaj pozitivaj impresoj kun la tempofluo paligos ĉi tiun epizodon. Se temas pri ekstermovadaj kontribuoj esperantilingvaj el la decembra “La Lanterno Azia” ni menciu korean popolrakonton “La maldiligenta filo kaj la tri klaftoj da pajloŝnuro”. Multe pli da primovadaj artikoloj enhavas la novembra numero de  la korea “La Lanterno”, retrorigarde al la oktobra 41-a Kongreso de Esperanto.

     Mi konfirmu ankaŭ la ricevon de la novembra kaj decembraj numeroj de “Nova Vojo”, kiu estas la organo de EPA. En la novembra Baouguo el Ĉinujo nun instruanta Esperanton en Mongolio dividas siajn spertojn pri la lernado de la angla lingvo, sekve de Esperanto kaj pliposta profesia aktivado, kiel E-instruisto en ĉina universitato. Samnumere Etsuo Myoshi dividas siajn personajn spertojn pri avantaĝoj de vegetarismo, kiun li komencis apliki en la 1980-a jaro. Li daŭrigas la rakonton pri siaj spertoj en la decembra numero de “Nova Vojo” konkludante fine, ke “milda kaj amema al ĉiuj plantoj kaj bestoj, preventterapio estas promociinda, ĉar ĝi rekte ligas kun mondpaco, forpelante malsategon”. Multaj fotoj kovrilpaĝe de ambaŭ numeroj de “Nova Vojo” kondukas tra diversaj eventoj, sed la konstanta elemento estas la proksimiĝanta 6-a Azia kongreso de Esperanto en Ulanbatoro.

     Fine mi danke konfirmu la decembran numeron de “La Movado”, el kiu ni ekscias, el la unua kongresbulteno, ke la nunjara kongreso de JEI en Nagasako  traktas la temon “Esperanto ŝanĝas la mondon, ankaŭ vin!”. Alrigarde al la sociaj problemoj en la rubriko “Kajero Libervola” GOTO Miwa dividas sian sperton pri la mamnutrado kaj konsolado de la infanoj apogante sin sur la nuntempaj opinioj de pediatroj kaj psikologoj, kiuj rekomendas pli senstreĉan anstataŭ rigoran edukadon de la infanoj, kio i.a. konsistas en la nelimigita tempe mamnutrado kaj karesado de la infanoj.