Dank’ al
la uniaj fondusoj la
Krakova Operejo lanĉos sian repertuaron en Eŭropo por allogi
alilandajn muzikŝatantojn. Oni celas dum la plej proksimaj 3 jaroj igi la viziton
en la Krakova Operejo
parto de la ekskursaj programoj proponataj de la vojaĝoficejoj en Francio,
Britio kaj Germanio. Por allogi eŭropajn muzikŝatantojn la Krakova Operejo prezentiĝos
krome en 2010 i.a. dum Turismaj Foiroj en Berlino, Vieno, Londono kaj Edinburgo
enscenigante tie fragmentojn de siaj spektakloj.