http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=125097

Pola festivalo en Novjorko

05.02.2010
  • La ĵurnalo "New York Times" aperigis lastsemajne artikolon pri la unua novjorka eldonon de Unsound Festival - unu el plej interesaj polaj festivaloj dediĉitaj al elektronika muziko, kiu de kelkaj jaroj okazas en Krakovo. Inter la 4-a kaj 14-a de februaro en la plej prestiĝaj novjorkaj  lokoj,  kiel Lincoln Center kaj la klubejo Piosson Rouge estas prezentataj novecaj atingaĵoj de diversaj landaj kaj diversmediaj muzikistoj el orienta kaj okcidenta Eŭropo. Kadre de la festivalo krom koncertoj okazos ankaŭ podiaj diskutoj, estas planitaj ekspozicioj.