http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=125098

Elektronika biblioteko

05.02.2010
  • En Svedio kreiĝis kompakta disko enhavanta la plej gravajn verkojn de la pola literaturo. La aŭtoroj de tiu ĉi elektronika biblioteko estas membroj de la Literatura Asocio Ligatur, kiu estas parto de la Pola Kongreso en Svedio. La disko enhavas 71 verkojn de 28 aŭtoroj, komencante de la 12-jarcentaj polaj poetoj ĝis la 20-jarcentaj polaj Nobel-premiitoj Henryk Sienkiewicz kaj Władysław Reymont. La prilaboro de la elektronika biblioteko daŭris 3 jarojn. Ĝi faciligos aliron al la pola literaturo al la poldevenaj gejunuloj, kiuj same kiel iliaj kolegoj ĉiam malpli ofte legas tradiciajn, paperajn librojn. Baldaŭ la kompakta disko trafos ankaŭ al alilandaj poldevenuloj.