http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=125236

Pollando invitas: Jastrzębia Góra

08.02.2010
Lastatempe invitante al Pollando en plimulto da kazoj ni ĉerpis el nia felietona arkivo. Sed hodiaŭ ni proponas al vi tute novan viziton, kiu spite la frostan aŭron,  dum kiu multaj ŝatas skii, sledgliti kondukos nin al la pola marbordo, kie multaj el ni preferas somerumi.
     Nia celloko estas Jastrzębia Góra – apudmara ripozloko belege situanta sur la klifa krutaĵo troviĝanta 30 metrojn super la marnivelo, ĉirkaŭita de la Apudmara Panorama Parko. Dank’ al sia situo Jastrzębia Góra distingiĝas per tre favora mikroklimato kun valoraj hardigaj proprecoj. La aero estas pura, senpolva, jodoriĉa, kiu dum marbanadoj kaj promenoj laŭe de la marbordo nature estas ensorbata de la homa organismo.
     Jastrzębia Góra estas relative nova loko. La unua mencio pri ĝi devenas el la intermilita periodo, kiam post la reakiro de la sendependeco de Pollando en la 1918 estis konstruita tie la unua domo. Ĝis tiam la terenoj, sur kiuj kreiĝis la ripozloko estis senfekundaj kaj senvojaj paŝtejoj de anseroj.  Ĝuste al tiuj birdoj Jastrzębia Góra dankŝuldas sian kaŝuban nomon „Pilěce”, sed en la pola lingvo Jastrzębia Góra signifas >akcipitran monton< kaj laŭ aliaj referenco evidente ligas al tiuj nestantaj tie rabobirdoj.
     En la 30-aj jaroj la okazigitaj arkeologiaj esploroj elmontris la spurojn de la setlado el la frua fera epoko, la esploroj el la fino de la 70-aj jaroj ebligis pruvi la setlospurojn jam el mezolito.
     Ekde la 1920-a jaro Jastrzębia Góra fariĝis populara somera ripozejo de la polaj intelektaj elitoj, politikistoj kaj eksterlandaj gastoj. 8 jarojn pli poste komenciĝis la plukonstruo de la vojo inter Władysławowo kaj Jastrzębia Góra kaj komforta trafiko aldone favoris disfloron de unu el la plej popularaj kuraclokoj ĉe  la pola marbordo, kiu komence de la 60-aj jaroj estis agnoskita vilaĝo kaj nun troviĝas en la administraj limoj de la loko Władysławowo. En la 1932-a jaro estis malfermita tie gastejo “La vulpa valo”. Ĝia nomo aludas al vasta kaj profunda kelkloke je 50 metroj erodavalo, kies deklivoj estas surkreskitaj de faga arbaro. Ĝuste ĉi tie haltis reĝo Sigismundo la 3-a Waza en la 1598-a jaro revenante postmalsukcesa ekspedicio kontraŭ svedoj. Ĉe la enirejo al la valo vidalvide al la gastejo ekstaris obelisko kronita per kuglo kun aglo flugilprete etendiĝanta la flugilojn kun memortabulo omaĝe al la tiea evento.
     En la 1939 hitleranoj rabis la aglon dum kaŝuboj sukcesis kaŝi la omaĝtabulon. Nun la rekonstruita memoraĵo apartenas al kelkaj el la vidindaĵoj de Jastrzębia Góra. La plej rava  pro sia varieco estas la loka plaĝo. Ĝia okcidenta parto estas vasta kaj sabloriĉa, la orientan konsistigas ŝtonetoj. Kun la plaĝo kontrastas kelmetra rezistomuro el grandaj rokoj sur branĉetmatraco, kiu levigas super la plaĝo kiel betona rubando. Formita kiel ŝtupara piramido ĝi estas kovrita per tero kun plantitaj pingloarboj, kiu geometriforme ordigis la sovaĝan ĝis antaŭnelonge alrigardon. Sed belegaj panoramoj kaj al la maro kaj al la plaĝo  etendiĝas ankaŭ laŭe de la rando de la klifo, kiu fine tra Światowid-strato alkondukas al la loko de lifto, kiu en la postmilitaj jaroj ebligis al la somerumantoj atingi la plaĝon. Ĉe la piedo de la klifa marbordo troviĝas kroma atrakciaĵo, nome obelisko la Stelo de la Nordo, kiu signas la plej norde troviĝantan punkton de la pola marbordo.
     La  loka preĝejo de sakta Ignaco Layola estas duetaĝa – la masupra por 700 lokoj servas al la paroĥanoj en la vintra sezono kaj la supra kun 2000 sidlokoj celas ĉefe la feriantojn, nome en la somera sezono ekde la 1992-a jaro okazas tie orgenkoncertoj dank’ al la instalita 21-voĉa orgeno. La moderna preĝejo enhavas rigardindan malnovaĵon, nome la bildon de la sanktejpatrono el la 1850-a jaro, kiu devenas el la malkonstruita de hitleranoj preĝejo de s-ta Ignaco Layola en Bydgoszcz.
 Unu el la plej pitoreskaj stratetoj ne sole en Jastrzębia Góra, sed en la tuta pola marbordo estas  Bałtycka (la balta). Ĝia ĉarmo kaj atmosfero ligiĝas kun la situo, sed ankaŭ kun la historio. Tiu  plej okcidente situanta strateto grimpas supren al la pinto de la klifo, de kie etendiĝas la rava panoramo de Baltiko kaj aŭdiĝas la profunda marspiro. Oriente ĝi limas kun malnovega parko, okcidente kun arbaroj, herbejoj, iama fruktarba ĝardeno kaj duno. Jam en la intermilita periodo laŭe de ĝi kreiĝis belegaj pensionoj.      Tiel do ĝis hodiaŭ Jastrzębia Góra logas la turistojn kaj reprezentantojn de la pola kultura mondo, ofertante al ĉiuj puran maran akvon, sabloriĉajn vastajn plaĝojn, refreŝigan aeron kaj riĉan ripoztranoktan bazon. Al tiuj naturaj valoroj aldonenda estas la proksimeco de i.a. la tn. Triurbo, tio estas tri urboj Gdansko, Sopot kaj Gdynia, de Łeba kaj de la terlango de Hel. Evidente kaj ne laste estas aldonenda la opinio de la loĝantoj: Jastrzębia Góra e