Krzysztof Zanussi estos dimanĉe gasto de la festivalo
prezentanta perlojn de la pola kinematografio en la novjorka Lincoln Center.
La trarigardo de la polaj elstaraj filmoj, kiuj
preparis vojon al la eventoj en la
1989-a jaro estas parto de la ciklo „Arta revolucio en la Centr-Orienta Eŭropo”,
montranta kiel la artaj agadoj el la
80-aj jaroj de la pasinta jarcento kontribuis al la politikaj sistemoŝanĝoj. La
segmento, en kiu eblas rigardi filmojn
de Andrzej Wajda, Krzysztof Kieślowski, Agnieszka Holland kaj Krzysztof Zanussi
estas titolita „Proksimiĝantaj nuboj: kontraŭstaro kaj pripensoj en la pola
kinoarto 1977-1989”.