Lunde en Varsovio mortis profesoro Krzysztof Skubiszewski,
la unua ministro por la eksterlandaj
aferoj post la 1989-a jaro, eksperto pri la internacia leĝaro kaj juĝisto de
Internacia Justickortumo en Hago. Krzysztof
Skubiszewski gvidis la polan diplomataron en la jaroj 1989-1993 en kvar unuaj kabinetoj
de la 3-a Respubliko. Dank’ al liaj i.a. klopodoj en la 1990-a jaro Pollando
subskribis kun Germanio novan limtraktaton kaj unu jaron pli poste dokumenton
pri Bona Najbarado kaj Amika Kunlaboro. La naskiĝinta en 1926-a jaro Krzysztof
Skubiszewski estis diplomito de la Poznana Universitato
kaj usona Universitato Harvard. Li estis samtempe lekcianto de altlernejoj en
Francio, Usono, Britio kaj Svislando.