http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=125319

Trarigardo de la E-Gazetaro

09.02.2010
Verŝajne tre baldaŭ atingos nin la plej nova numero de “Internacia Pedagogia Revuo” - dume ni ŝuldas kelkajn vortojn pri la  lasta pasintjara “IPR”, kiu per sia enhavo i.a. referencas al la nunjaraj taskoj de ILEI, inter kiuj apartan lokon okupos la 43-a Konferenco en Kubo. Pri ĝi, kaj prefere pri la manieroj ĝin sukcesigi, kiel sciencan aranĝon skribas enkonduke ILEI-estrarano, Julián Hernández Angulo atentigante, ke pli ol simpozio “…la scienco de niaj konferencoj kuŝu sur la vortoj kaj opinioj de la instruantoj, informante kiel ili sukcesis kaj malsukcesis solvi plej diversajn problemojn en siaj respektivaj klasĉambroj, sur la disvastigo de la plej bonaj artikoloj aperintaj en nia oficiala organo IPR dum la jaro ktp…”  La preparoj al la kuba ILEI-konferenco speguliĝas krome en la rilata teksto de Duncan Charters kaj ankaŭ en raporto de Stefan MacGill pri la novembra kunsido de ILEI-estraro en Roterdamo.

     Valoraj artikoloj – al kiuj aludas Julián Hernández Angulo - ne mankas en la 4-a pasintjara numero de “IPR”. Ni trovas en ĝi la 1-an fragmenton de la teksto de Renato Corsetti “Szerdahely, Frank kaj Springboard – kion komunan ili havas”, en kiu li koncentriĝas pri kelkaj esploroj rilate al la lernofaciliga valoro de Esperanto en la daŭro de la lastaj 50 jaroj, reliefigante aparte eksperimentojn baze de la ideoj de Szerdahely. Radojica Petrović prezentas raporton pri la lasta Renkontiĝo de E-familioj, Luiza Carol donas praktikajn ekzemplojn  pri gimastikoelementoj dum E-lecionoj en elementa lernejo. Ne ĉiuj artikoloj rekte rilatas al la E-instruado, sed prezentas gravajn konojn, kiujn necesas konsideri planante la E-instruadon. Tiujn pri la edukado en Ĉinio dividas de jaroj instruanta tie Augusto Casquero. Alia eksterazia esperantisto ligita kun la instruado en Ĉinio estas Dennis Keefe, al kies artikolo el la 2-a numero pasintjara de IPR  pri la tema riĉigo de E-kursoj kaj lernolibroj rilatigas sin hungara leganto. 

     Ne la E-instruado, sed la decembraj E-eventoj unuavice riĉe speguliĝas en  la februara numero de “La Ondo de Esperanto” lige kun la 150-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la IL-o. Inter multaj raportaj informoj el diversaj mondanguloj, kelkaj rilatas al la pasintjara kongresurbo, Bjalistoko – inkluzive la kovrilpaĝan foton. La ĉeflokon en la numero okupas la interparolo de Kalle Kniivilä kun la redaktoro de “La Ondo”, kiu estis proklamita Esperantisto de la Jaro 2009. Memorigante, ke la distingo venas pro ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof Kalle Kniivilä  starigis al Aleksandr Korĵenkov la demandon pri lia motivo fasciniĝi pri  la figuro de Ludoviko Zamenhof. Tiun demandon Aleksandr Korĵenkov respondas citante el la letero de Zamenhof al Alfred Michaux, en kiu la aŭtoro de Esperanto parolas pri sia diversspeca dumviva batalado. Pli reliefe siajn opiniojn esprimas Korĵenkov deklarante, kion la nuna E-movado povus lerni de Zamenhof. Ni citu – “Lian koncepton, ke Esperanto ne estas la celo en si mem, nek agrabla ludilo, sed nur parto de pli grandioza ideo pri la unuiĝo de la homaro”.

     La intervjuon kun Esperantisto de la Jaro 2009 sekvas 10 pritaksoj pri la atingoj kaj fiaskoj de la E-movado en la pasinta jaro. Ili venis en plimulto de diversŝtupaj movadaj agantoj,  sed ĉefe la eventoj al kiuj intervenis ne sole la esperantistoj mem, kiel kontribuo de la urboaŭtoritatoj de Bjalistoko al la lasta UK kaj la >gugla< donaco por la 15-a de decembro – ĉefe estis menciitaj kiel atingo. Cetere marĝene de tiu >gugla< evento tre interesan artikolon aperigas Marek Blahuš, informante i.a. pri la genezo de la evento, kiam la emblemo de gugloj la 15-an de decembro estis ornamita per la E-flago. Ne malpli gravaj estas liaj atentigoj pri la sekvoj de tiu evento por kreskinta interesiĝo pri E-o kaj Zamenhof kaj fine iom drameca konkludo, ke en Vikipedio mankas kvalitaj nacilingvaj informoj pri Esperanto kaj pri Zamenhof.

     Sed ni revenu al la enketo de “La Ondo” pri atingoj kaj fiaskoj. La respondoj pri fiaskoj verdire reliefigas kelkajn problemojn ligitajn kun la volontuleco de la E-movado kaj ankaŭ ĝia geografia etenditeco. Ekzemple kiam la volontulado ne ligiĝas kun la klopodo fari tion laŭeble plej altnivele kaj adekvate ĉiam eblas riproĉi amatorecon. Tamen kelkaj respondoj kunmetitaj elmontras ŝajne veran problemon. Renato Corsetti: >Plej negativa fenomeno, laŭ mi, estas la preskaŭ absoluta malinteresiĝo de la movado pri la nova laborplano de UEA<. Petro Baláž inter plej negativaj fenomenoj 2009 mencias i.a. …>malkapablon de starigo de klaraj celoj kaj strategioj por ilia atingo<. Mi mem prefere dirus pri nepre frontenda defio, kvankam eĉ tiom drastaj vortumoj laste ne provokas aferkernajn diskutojn, prefere demagogiajn rezonadojn, eĉ inter iuj movadaj respondeculoj.

     La februara “La Ondo” kiel menciite donas vastan alrigardon al la eventoj ligitaj kun la solenadoj de la 150-a naskiĝdatreveno de la kreinto Esperanto en la mondo. La decembra “Literatura Foiro” anoncas, ke la zamenhofa temo daŭros ankaŭ en la sekvaj numeroj de “LF”, kaj kompreneble ĝi riĉe speguliĝas ankaŭ en la menciita numero, kiun uverturas ĉarma poeziaĵo de Carmel Mallia. Tuj post la poezia uverturo sekvas la felietono de Walter Żelazny pri la koncepto de gento ankaŭ en la rezonado de Zamenhof, kio fine ebligas al la aŭtoro konkludi, ke – “de pluraj – uzante la koncepton de Zamenhof – judaj gentoj saviĝis do ĉefe la cionistoj, kaj ili diktas al la mondo la politikan version de la historio de la judaro” – fino de la citaĵo. Tre interesa, dokumenta materialo en la priparolata numero de LF estas la represo de la omaĝa artikolo de Hector Hodler lige kun la 50-a naskiĝdatreveno de Zamenhof en la 1909-a jaro, devenanta el la 69-a numero de “Esperanto”, aperinta en januaro 1910.

     Ne nur la zamenhofa datreveno speguliĝas sur la paĝoj de LF. La partoprenintoj de la novembra Malferma Tago en Roterdamo, sed ne nur ili kun ĝojo sendube bonvenigos la okazon en la decembra numero de LF konatiĝi kun la teksto, verdire la unua parto de la eseo de Carlo Minnaja, pri liaj kontaktoj kun Ivo Lapenna. Ĝi vivmaniere konstante estas spektebla en la intereta kinejo de UEA. Sed krom la artikoloj ligitaj kun la elstaraj figuroj de la E-movado la decembra LF liveras ankaŭ interesajn kontribuojn ligitajn kun aparta fenomeno de nia E-kulturo, nome la teatro.  Giorgio Silfer omaĝas honore al eminenta ŝekspirologo Reto Rosetti, Zlatko Tišljar kaj Vanja Radovanović dividas siajn  rememorojn pri la plej daŭra amatora ensemblo drama de la Studenta E-klubo en Zagrebo.

     Ambaŭ  tekstojn lige kun la 50-jariĝo de tiu Drama Grupo ni trovas en la decembra numero de “Tempo”,  la gazeto de Kroata E-Ligo. Ankaŭ  “Tempo” referencas al la omaĝsolenaĵoj ligitaj kun la 100-a naskiĝdatreveno de Ivo Lapenna,  kiuj disvolviĝis ne nur en Roterdamo, sed ankaŭ en Zagrebo, kion en la kroata gazeto akompanas krome nekonata foto el la arkivo de KEL. La ĉefa datrevena evento, pri kiu unualoke raportas “Tempo” estas la oktobra renkontiĝo de kroataj esperantistoj en Osijek por omaĝi apartan jubileon – pri kiu la gazeto jam siatempe informis -  nome temas pri la 120-a jubileo de la apero de la unuaj E-parolantoj en ĉi tiu kroata urbo.