http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=125323

85-jariĝo de la Pola Radio

09.02.2010
  • 85 radiostacioj por la 85-jariĝo de la Pola Radio – tiamaniere sian jubileon solenos la pola publika elsendokompanio. Al 5 jam ekzistantaj tradiciaj radioprogramoj aldoniĝos 80 programoj interretaj. Ilia lanĉo estas preparita por septembro, kiam okazos la ĉefaj solenaĵoj de la pola radiofonio. Laŭ Władysław Bogdanowski el la estraro de la kompanio la interretaj programoj utiligos la heredaĵon de la Pola Radio kaj ĝiajn eskterordinare riĉajn arkivojn. Kiel oni informis la publika radioarhivo enhavas pli ol unu milionon da diverstemaj kaj diverslingvaj elsendoj. Ĉiuj estos disponigitaj al retumantoj.