http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=125325

Registaraj laboroj

09.02.2010
  • La pola registaro akceptis lunde amendon de konverĝo-programo preparanta Pollandon al akcepto de komuna eŭropa valuto. La programo difinas i.a. malfacilan vojon al limigo de deficito en la publikaj financoj de 7 procentoj de la landa produkto brutte en 2009-a ĝis la nivelo de 3 procentoj en la jaro 2012-a. La dokumento premisas, ke malaltigo de la deficito estos ebla dank’ al dinamika ekonomia kresko, kiu en la venontaj jaroj atingos pli ol 4 procentojn. La dokumento enhavas ankaŭ scenaron realigendan en malpli favoraj ekonomie kondiĉoj. Lunde la pola dokumento atingis la uniajn instituciojn en Bruselo.