La Eŭropa Parlamento akceptis marde la novan
konsiston de la Eŭropa Komisiono.
Flanke de Pollando troviĝas en ĝi Janusz Lewandowski, kiu fariĝis komisaro por
la buĝetaferoj. Lia plej grava tasko
estas prepari premisojn de la nova unia buĝeto por la jaroj 2014-2020. Temas i.a.
pri tio, kiom multe unuopaj uniaj landoj
ricevos el la komuna kaso. Kiel deklaras Janusz Lewandowski la defio estas
malfacila, ĉar la novaj uniaj landoj volas ricevi laŭeble plej grandan unian
subtenon, dume la malnovaj ŝtatoj de la Komunumo preferas seriozajn ŝparojn tiukampe.