http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=125487

Chopin kaj mukoviskozo

11.02.2010
  • Post unu semajno komenciĝos la 9-a Tutlanda Semanjo de Mukoviskozo. La lanĉita antaŭ 9 jaroj de la Fondaĵo MATIO eduk-socia kampanjo celas popularigi konojn pri la plej ofta en Pollando genetika malsano. La nunjara kampanjo aludas al la pasanta nunjare 200-a naskiĝdatreveno de la plej fama pola komponisto Frederiko Chopin, kiu dum la tuta vivo suferis pro tiu malsano. Lia silueto reliefigas pasioplenan vivon malgraŭ la malsano. Mukoviskozo estas malsano progrese damaĝanta diversajn sistemojn de la homa korpo, kion necesas kontraŭbatali ĉiutage kaj kio malfaciligas normalan funkciadon en la socio.