Ekde la 1-a de marto
en la Muzeo en
Hrubieszów [la
orienta Pollando] eblos viziti ekspozicion “Trojo – la revo
de Henriko Schlimann”. Ĝi prezentas nepritakseble valoran kolekton el la berlina Muzeo pri
Prahistorio kaj Fruhistoria Arkeologio. La arkologiaj monumentoj el famiĝinta dank’
al “Iliado” de Homero Trojo estas unu
el la plej dezirindaj ekspozicioj en la mondo. Konsistigas
ĝin la tn. Trezoro
de Priamo, kiun konsistigas ora juvelaro, aparte ravaj kolĉenoj, unikaj ujoj
kaj kiraselementoj. La eksponaĵoj, kiuj
trafos al Hrubieszów el Berlino estas tre fajnaj kopioj. La Originala Priam-Trezoro
daŭre troviĝas en Rusujo, kien ĝi trafis en misteraj cirkonstantoj post la 2-a
mondmilito.