En la
katedralo de Westminster – la plej granda katolika preĝejo en Londono okazis
lastsemajne la brita premiero de Rekviemo “Missa pro defuntis”, komponita de
Roman Maciejewski. La plenumo de tiu ĉi korskua kaj emfazoplena verko dediĉita
al la viktimoj de militoj kaj perforto koincidis kun la 100-a naskiĝdatreveno
de la komponisto kaj de la pola kultura jaro en Britio. La rekviemon plenumis la simfonia orkestro
kaj miksita koruso de BBC direktita de Michał Dworzyński. Ankoraŭ antaŭ ĝia premiero oni parolis pri ĝi rekone.
I.a. "The Times” skribis pri ĝi
kiel pri unu el la ĉefaj eventoj de la pola jaro. Kritikistoj delonge taksas la
Rekviemon de Maciejewski unu plej elstaraj epikaj kontraŭmilitaj komponaĵoj de
la 20-a jarcento apud tiuj de Benjamin
Britten kaj John Foulds. Roman Maciejewski
laboris pri ĝi dum 14 jaroj tiutempe loĝante en Svedio, Britio kaj Usono.