http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=125704

Chopin Jaro en la mondo

15.02.2010
 Direktoro de la Nacia Instituto de Frederiko Chopin, Andrzej Sułek, taksas, ke la lanĉo de Chopin-Jaro en la mondo evidentiĝas tre sukcesa. Laste la Jaro estis inaŭgurita en Italio. Romajn solenaĵojn komencis koncertoj de Rafał Blechacz kaj Krystian Zimerman, entuziasme akceptitaj de tiea publiko. Ne mankas ankaŭ intersaj eventoj en Pollando. La 22-an de februaro en la ĉefurba Nacia Filharmnio komenciĝos naskiĝdatrevena serio de koncertoj, dum kiu pianludos ia. Ivo Pogorelić, Murray Perahia, Piotr Anderszewski, Garrick Ohlsson, Nikolai Demidenko kaj Daniel Barenboim.