http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=125778
Ret-uzaj Kapabloj
16.02.2010
Pli
ol 300 mil personoj partoprenos instrukciadon kadre de la de 1-a Eŭropa
Semajno de Ret-uzaj Kapabloj. Ĉi tiu kampanjo komenciĝos la 1-an de
marto en ĉiuj 27 uniaj landoj. Ĝia ĉefa organizanto en Pollando estas
Landa Ĉambro de Elektroniko kaj Telekomunikado. Kiel notis ĝia vicestro
Jarosław Tworóg, ret-uzaj kapabloj devus esti baza scio por ĉiuj.
Laŭ esploroj gviditaj de lia institucio evidentiĝis, ke daŭre dek
kelkaj procentoj de poloj frontas problemojn kun priservo de komputilo,
dume komputila skribado de mesaĝoj aŭ plenigo de diversaj retaj formularoj
estas jam bazaj kapabloj necesaj por sukcesa funkciado sur la labormerkato.
Dum la 1-a Eŭropa Semajno de Ret-uzaj Kapabloj oni koncentriĝos je
informado, kie kaj kiel oni povas ekscii pli pri komputil-uzado.