http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=125779
Junuloj sur la labormerkato
16.02.2010
La
pola ministerio por la edukado decidis intensigi kampanjon, rezulte
de kiu junaj poloj pli ofte elektus lernon de konkreta profesio en mezgradaj
lernejoj kaj samtempe la eduka sistemo plie alkonformiĝus al la merkataj
bezonoj. Ellernon de konkreta profesio elektas ĉiam pli multaj poloj,
pasintjare faris tion duono de ĉiuj lernantoj finintaj gimnaziojn.
Kiel informis vicministro por la edukado Zbigniew Włodkowski, la reformo
de la profesia edukado premisas ia. pli intiman kunlaboron de lernejoj
kaj merkatistoj, kiuj povos mendi bezonajn specialistojn. Krome la lernejaj
finekzamenoj okazus ekstere, en diversaj labor-establoj, kio ebligus
kontroli efektivan preparon de lernantoj al laboro.