http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=125863
Laboro de handikapitoj
17.02.2010
La
ŝtata subteno por dungi neplenlertulojn kaŭzas, ke ili
ĉiam pli multnombre laboras. Pasintjare ilia
nombro kreskis preskaŭ 20-procente. Aktuale firmaoj enlaborigantaj
neplenlertulojn dum la tuta periodo de ilia laboro ricevas specialan
registaran subvencion, dume en plej parto de la uniaj landoj tia subteno
estas enpagata sole dum la unua dungoperiodo. Eĉ kaze de maldungo handikapito
kun profesia sperto havas ŝancon pli facile
trovi laboron propraforte.