http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=125947

Ŝĉecinaj aŭtoritatoj kromnutras la urbajn birdojn

18.02.2010
  • Ŝĉecinaj aŭtoritatoj kromnutras la urbajn birdojn. Nur dum la lasta monato oni destinis por tiu celo 600 eŭrojn. Pro la severa vintro birdoj frontas malsatmorton aŭ pereas serĉante nutraĵon surstrate. Por tion kontraŭbatali 100 kilogramoj da birdonutraĵo estas ĉiutage dissemata en 7 lokoj de Ŝĉecino, kie amasiĝas plej multaj anasoj. La kromnutra kampanjo daŭros en Ŝĉecino almenaŭ ĝis la fino de februaro.