http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=125948

Premiero de „Traviata”

18.02.2010
  • La varsovia Teatro la Granda preparas laŭvican premieron. Temas pri unu el la plej popularaj operoj de Giuseppe Verdi „Traviata”. Laŭ la reĝisoro de la enscenigo Mariusz Treliński,  tiom konata verko devas esti zorgeme gvidata,  fidele baziĝante sur la libreto  por kompreni kaj bone prezenti la historion de la  ĉefheroino. La rolon de Traviata plenumos Aleksandra Kurzak, sopranulino prezentiĝinta jam en la londona Coven Garden kaj en la novjorka Metropolitan Opera. La monda premiero de „Traviata” havis lokon en Venecio en la 1853-a jaro, la varsoviaj muzikŝatantoj povis konatiĝi kun ĝi tri jarojn pli poste, en la 1856-a.