http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=125949

Sepulto de profesoro Krzysztof Skubiszewski

18.02.2010
  • En la ĉefurba arĥikatedralo de  sankta Johano Baptisto okazis ĵaŭde la funebra meso favore al la eksa pola ministro por la eksterlandaj aferoj, profesoro Krzysztof Skubiszewski. La kuncelebrinta ĝin papa nuncio Józef Kowalczyk substrekis grandajn meritojn de la forpasinto por la kreiĝanta en la 90-aj jaroj sendependa eksterlanda politiko de Pollando. Profesoro Krzysztof Skubiszewski estis samtempe la kunaŭtoro de la pola germana interpaciĝo. Ministro Skubiszewski gvidis la  polan diplomataron en la kabinetoj de la ĉefministroj: Tadeusz Mazowiecki, Jan Krzysztof Bielecki, Jan Olszewski, Waldemar Pawlak kaj Hanna Suchocka. Li mortis la 8-an de februaro havante 83 jarojn.