http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=126033

Paska Festivalo

19.02.2010
  • 1800 artistoj el la tuta mondo prezentiĝos en la nunjara,  jam la 14-a eldono de la Paska Festivalo de Ludwig van Beethowen. Ĝi okazos en Varsovio inter la 21-a de marto kaj la 3-a de aprilo, te.  la Sankta Sabato . La nunjaraj festivalaj koncertoj okazos sub devizo “Beethoven, muziko kaj la fenomeno de piano. Jaro de Chopin kaj Schumann". Nome en la 2010-a pasas la 200-a la naskiĝdatreveno ne sole de Chopin, sed ankaŭ de Robert Schumann. En la festivala programo  ne mankos muziko de la festivalpatrono. La muzikŝatantoj havos la okazon i. a. aŭskulti ĉiujn simfoniojn de Beethoven. Konforme al la festivala tradicio estos prezentitaj nekonataj en Pollando operoj. Nunjare temos i. a. pri la koncerta versio de Euryanthe, kies aŭtoro estas  Carl Maria von Weber.