Kiel informis “Verda Informilo” el Germanio la 16-an de februaro 2010 forpasis unu el la lastaj veteranoj de la germana
laborista Esperanto-movado, Ino Kolbe el Leipzig. La filino de la fondinto de
Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA), Reinhold Voigt, verkis ne nur
sian biografion en versioj Esperanta kaj germana, sed ankaŭ ampleksan germanan
libron pri la historio de GLEA en la regiono de Leipzig (1996). En tiu regiono
la laborista movado havis apartan signifon ne nur por Germanio, sed ankau por SAT kaj la skismiĝintaj
organizaĵoj. Ŝia libro fakte estas la plej ampleksa kaj bone dokumentita
monografio pri la ĉefaj trajtoj de GLEA. La riĉa dokumenta materialo, sur
kiu baziĝas la libro, nun troviĝas en la Federacia Arkivo
de Germanio.