http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=126159

Tago de la Gepatra Lingvo

22.02.2010
  • Dimanĉo pasis en la mondo kiel la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. Tiu ĉi festo estis lanĉita de UNESCO en la 1999-a jaro.   Laŭ la donitaĵoj de UNESCO aktuale en la mondo ekzistas ĉirkaŭ 6 mil lingvoj, duono de ili estas tiom malvaste  konata, ke ili plej verŝajne malaperos dum kelkaj generacioj. Laŭpremise Internacia Tago de la Gepatra Lingvo celas helpi protekton de la lingva diverseco kiel la kultura heredaĵo. En la mondo oni la unuan fojon solenis ĝin en la jaro 2000-a, Pollando aliĝis al ĝia solenado 5 jarojn pli poste. De jaroj al la solenado de la Tago aliĝas la E-grupoj kaj kluboj.