http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=126160

Polaj lernantoj eksterlande

22.02.2010
  • Interretaj konsuliĝoj por lernantoj estis ĵus lanĉitaj kadre de la Lerneja Establo por Infanoj de Polaj Civitanoj Periode Estadantaj Eksterlande. La sistemo estas direktita antaŭ ĉio al infanoj loĝantaj en la regionoj,  kie mankas la polaj lernejoj. Sume eksterlande estadas 14 mil polaj lernantoj, kiuj frekventas lernejojn en 34 landoj de la mondo. Laŭ  Magdalena Bogusławska el la Lerneja Establo la interretaj lecionoj malmulte diferencas disde la tradiciaj. Lernanto devas troviĝi antaŭ la komputilo je la difinita horo kaj havi la hejmajn taskojn plenumitaj. La interparoloj okazas helpe de mikrofono kaj interreta kamerao.