En Pollando daŭras ĉiujara nombrado de vespertoj. En nia
lando vivas sume 21 specioj de vespertoj, inter kiuj eĉ 16 nestas en la Sanktakruca
Montaro [centre de la lando]. Tradicie la nombrado okazas vintre aŭ
fruprintempe, kiam vepertoj dormas en
kameroj. Dum la vintra dormo la korbato de tiuj mamuloj malkreskas de kelkdek
ĝis dek kelkaj fojoj po minuto, samtempe ilia korpa temperaturo malaltiĝas de
16 ĝis 7 gradoj.