http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=126240

En PE pri pola malplimulto

23.02.2010
  • La pola prezidento Lech Kaczyński renkontiĝis lunde vespere kun Andżelika Borys, la gvidantino de la Pola Asocio en Belorusujo. Post la interparolo prezidento Kaczyński alvokis la Eŭropan Union al solidareco kun poloj reprezaliataj en Belorusjo kaj ankaŭ instigis al entrepreno de aktivadoj devigantaj tiun ĉi landon observi la homajn rajtojn. Andżelika Borys post la vizito en Varsovio, atingis Bruselon, kie daŭris debatoj de la uniaj ministroj por la eksterlandaj aferoj. Inter la temoj de iliaj interparoloj troviĝis ankaŭ Belorusujo. Marde gastante en la Eŭropa Parlamento Andżelika Borys deklaris, ke ŝi volas paroli pri la problemoj de la pola malplimulto en la kunteksto de la situacio de la tuta belorusa socio.