http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=126601
Politika rivalado
01.03.2010
Semajnfine
la pola sejm-marŝalo Bronisław Komorowski kaj la
ministro por la eksterlandaj aferoj Radosław Sikorski inaŭguris balotkampanjon,
en kies sekvo unu el ili estos nomumita
prezidento-kandidato de la Civitana Platformo. Ili jam
dimanĉe komencis la rivaladon renkontiĝante kun la partimembroj,
Bronisław Komorowski gastis en Bjalistoko, Radosław Sikorski
en Bydgoszcz. Ambaŭ direktis leterojn al siaj partiapogantoj alvokante
al la subteno. En la prezidentaj antaŭbalotoj okazantaj en Pollando
la unuan fojon povas partopreni ĉiuj membroj de la partio. La
rezultoj de ilia voĉdonado estos prezentitaj la 27-an de marto. Tiuvoje
estos elektita la oficiala prezidento-kandidato de la
Civitana Platformo.