Per renkontiĝo kun la azerbajĝanaj prezidento kaj ĉefministro komenciĝis la vizito de Donald Tusk en Azarbejĝano. La pola ĉefministro donis apartan atenton al
nia kunlaboro kadre de la unia projekto Orienta Partnereco. Kiel li substrekis
en Bakuo baze de tiu ĉi programo Azarbejĝano povas profiti same se temas pri
vizofaciligoj kiel ankaŭ helpoprogramoj atribuataj de la Eŭropa Komunumo. La
pola kaj azerbajĝana ĉefministroj amplekse traktis ankaŭ la energetikan
sekurecon de la Eŭropa Komunumo
aparte konsiderante variigon de gaso- kaj naftoliveroj.