http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=127295
Pola helpo por Sudano
11.03.2010
46
novaj putoj kaj 26 renovigitaj post la milito estas la rezulto de la
agadoj de la Pola Humaneca Kampanjo en la suda Sudano. La pola organizaĵo
jam de tri jaroj helpas liveri al la loĝantoj de Sudano
trinkeblan akvon. La konstrukosto de unu puto egalas al
15 mil dolaroj. Krom foslaboroj estas
necese elkonstrui la tutan infrastrukturon, kiu ebligas
distribui akvon en la vilaĝo. Laŭ
la prezidantino de la pola humaneca organizo
Janina Ochojska oni decidis koncentriĝi pri putoj. Nome
nur kiam homoj disponas pri akvo,
eblas pensi pri ilia instrukciado koncerne agrikulturon aŭ iun entreprenon,
kiu ebligus al ili la memstaran vivon.